Mi estas Michael Zuskin de okcident-kanada urbo Kalgario (pri kiu ekzistas tre bona artikolo en Vikipedio).
Mi naskigxis en Ukraino (Sovetunio) en 1972, tial mia gepatra lingvo estas rusa. Vi diras ke mi havas problemon kun logiko - kial ne ukraina lingvo? Cxar en grandaj urboj de Ukraino oni cxefe parolas ruse. Sed mi bonege komprenas ukrainan lingvon kiu estas tre simila al rusa.
En 1992, kiam Sovetunio estis disfalanta, mi enmigris en Israelon (ne-komprenatan de la tuta mondo - Israelo venkis cxiujn militojn, iniciitaj de gxiaj malamikecaj najbaroj, sed cxiam malvenkadas la "informacian militon" kiu tiel gravas en la moderna mondo: maldekstraj fi-jxurnalistoj amas montri Israelon kiel monstron - ne kiel malgrandegan sxtaton, senpauxze luktantan por sia ekzisto). Mi logxadis en tiu belega lando dum 12.5 jaroj, tial mia hebrea lingvo estas suficxe alt-nivela, ecx nuntempe mi uzas gxin interparoli kun mia filo. Vivi en loko, kiu estas "stelo de novajxoj", ne estis tre bona ideo, kaj...
...en 2005 mi movis mian familion en pli trankvilan Kanadon (estis tre amuze komenci vivon "de komenco" trian fojon!), tial mia angla lingvo ne estas tro malbona, mi uzas gxin por komuniki kun mia filino kiu ne posedas hebrean bone cxar sxi estis nur 4.5-jara kiam ni elmigris el Israelo; la filo estis tiam 10-jara, tial li havis pli da tempo por absorbi hebrean (mia filino ne komprenas hebrean se mi diras ordigi sxian cxambron aux prepari hejmotaskon por lernejo, sed ial komprenas kiam mi demandas aux shi volas dolcxajxon...). Nia provincio, Alberto, estas tute anglalinva, tial mi ne scias francan, sed mi vidas francajn skribajxojn sur cxiuj acxetataj mangxajxoj (tiuj skribajxoj devas esti en la ambaux sxtataj lingvoj de Kanado) - estas amuze, ke francoj prenis multajn vortojn el Esperanto!
Diskutante lingvojn, uzatajn en nia familio, necesas aldiri, ke mia edzino kaj mi interparolas ruse - kiel vi vidas, estas vera lingva salado en nia hejmo! Ni vere bezonas la Finan Venkon!!!
Mia profesio estas programisto, sed antaux 2 jaroj mi senlaborigxis... Nun mi estas atendanta pli bonan epokon, laboras kiel sxoforo de taksio kaj skribas programojn per kiuj mi esperas ricevi iom da mono suficxa por acxeti glaciajxon :-).
En nia urbo ekzistas ne tro granda, sed tre amikema grupo de samideanoj - Kalgaria Esperanto-Rondo. Ni renkontigxas cxiun lundon en kafejo Starbucks en la librovendejo Chapters laux adreso 9631 MacLeod Tr S - aligxu se vi vizitos nian urbon!
Bedauxrinde, vi devas ellerni rusan lingvon por legi mian ret-pagxaron... :-( :-)